Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 244 (2010-06-01)
[DEJ] Internacia Kongreso en Strasburgo (la 6-a ĝis la 13-a aŭgusto 2010)

Ĝis nun kolektiĝis jam naŭ prelegoj, seminarioj kaj aliaj prezentoj por la 1-a Internacia Kongreso en Strasburgo, kiu okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2010 (vendredo ĝis vendredo). Superrigardo pri la programo videblas ĉe http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/#programo .
La kongreso rapide atingis internacian partoprenantaron: La ĝisnunaj aliĝoj venas el Nederlando, Belgio, Germanio, Italio kaj Usono. Ankaŭ homoj el aliaj landoj montris jam intereson. La nomoj de kelkaj unuaj aliĝintoj legeblas sur http://www.esperantoland.org/internacia_kongreso/partoprenantoj_ik1.php
Organizanto de la 1-a Internacia Kongreso estas la asocio EsperantoLand, kiu dum la pasinta jardeko survojigis la renkontiĝojn SOMERE kaj Novjara Renkontiĝo (NR). Entute la asocio organizis jam pli ol dudek semajnojn de Esperanto-renkontiĝoj. Lastatempe aldoniĝis la Novjara Internacia Semajno (NIS) kaj PRINTEMPE.
La nuna aliĝperiodo por la Internacia Kongreso finiĝos en la 10-a de junio.
Plezuran printempon - kaj eble ĝis revido dum SOMERE, Internacia Kongreso aŭ en alia renkontiĝo de EsperantoLand
Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026